Mia komento pri kosmoflugo:

● Ĉiuj kunhomaj kosmoflug-misioj estas ĉesigendaj por la sano de la kosmoflugistoj kaj por la sano de la burso de la impost-pagantoj.
● La serĉo por "Dua Tero" en fremda sunsistemo estas nura disipo de mono, ĉar homoj neniam atingeblos tien.
● Nur la esplorado de nia propra sunsistemo per plibonaj teleskopoj kaj senhomaj esplorrobotoj havas sencon!

Ekzemploj de senc-havantaj kosmoflugoj:

Dawn
2007.09 ekflugo de la Tero
2011.07 orbito ĉirkaŭ Vesto
2015.03 orbito ĉirkaŭ Cereso
Cereso (Ø = 946km) kun la kratero "Occator" (Ø = ĉ. 90km)

Deveno de tiu bildo:
NASA/JPL-Caltech/UCLA/MPS/DLR/IDA
La foto devenas de la retejo Misio "Dawn" (NASA)
New Horizons
2006.01 ekflugo de la Tero
2007.02 preterflugo ĉe Jupitero
2015.07 preterflugo ĉe Plutono

Plutono (Ø = 2374km) la 13-an de Julio 2015 el distanco de 450000 km.

Deveno de tiu bildo:
NASA/Johns Hopkins University Applied Physics Laboratory
Tiu foto devenas de la retejo Misio "New Horizons" (NASA)
Rosetta/Philae
2004.03 ekflugo de la Tero
2011.06-2014.01 malaktivigado
2014.09 orbito ĉirkaŭ 67P/CG
2014.11 Philae surkometiĝas

Kometo 67P/CG "Ĉurjumov-Gerasimenko" (Ø = ĉ. 4 km)

Deveno de tiu bildo:
ESA/Rosetta/MPS for OSIRIS Team MPS/UPD/LAM/IAA/SSO/INTA/UPM/DASP/IDA
Tiu foto de la 3-a de Aŭgusto 2014 devenas de la portalo Misio "Rosetta" (ESA)