Tipoj de astronomiaj objektoj:

stelo ĉiela korpo, kiu mem aktive elsendas radiadon, kies energio estas produktata interne per atoma fuzio
planedo primara satelito de la Suno kun la eco de havi sufiĉan graviton por formigi sin ronde,
kaj de esti klariginta sian orbitan najbarecon de konkurintaj korpoj
IAU-difino
de la fakvortoj
planedo,
nanplanedo,
plutoido, kaj
sunsistemkorpeto
nanplanedo kiel "planedo", sed ne esti klariginta sian orbitan najbarecon de konkurantaj korpoj
plutoido nanplanedo for de la orbito de Neptuno
sunsistemkorpeto primara satelito de la suno sen sufiĉe da maso por esti planedo aŭ nanplanedo: asteroidoj kaj kometeoj
kometo sunsistemkorpeto, kiu minimume dum la sun-proksima orbit-parto produktas komaton per fumigaciigo La preciza
difino kaj
apartigo
de tiuj vortoj
de la aliaj
ĝis nun
ne difiniĝis
per la IAU.
asteroido sunsistemkorpeto, kiu ne estas kometo.
ĉz-asteroido "ĉefzona asteroido" = sunsistemkorpeto kun granda duonakso inter tiuj de Marso kaj Jupitero
TNO "TransNeptuna Objekto" = sunsistemkorpeto kun granda duonakso pligranda ol tiu de Neptuno (> 30 AU)
plutoneno TNO kun 2:3-resonanco al Neptuno, kiel Plutono
TNO/Ha.fam. TNO kaj membro de la kolizia familio de Haŭmeo
TNO/1:2 TNO kun 1:2-resonanco al Neptuno
SDO TNO kun orbito ene de la "disa disko" (granda duonakso > 50 AU)
SDO/2:5 TNO kun 2:5-resonanco al Neptuno
"luno" malgranda astro, kiu rondiras primare ne ĉirkaŭ stelo, sed ĉirkaŭ alia ĉiela korpo (astro) - do satelito de satelito