Fonto de la datenoj pri astroj en ĉi-tiu retejo:

La orbitaj kaj lumecaj datenoj estas prenitaj el la listoj de la Minor Planet Center, la fisikaj datenoj derivas parte el la Wikipedia, parte el Arkivo de Johnston, kaj el "Physical Properties of Kuiper Belt and Centaur Objects: Constraints from Spitzer Space Telescope" (Stansberry, Grundy, Brown, Cruikshank, Spencer, Trilling, Margot, Feb. 2007).
La orbitan periodon mi derivis el la perihelia kaj aphelia datenoj, kaj la konjekteblan grandecon el la
absoluta lumeco H kaj supozita albedo de 9% (skribita kiel "?9" en la listo), se ĝi ne jam estas plibone stimata baze de alia mezurado.
Fonto de la fotoj:

Kiel baza materialo por la "sunsurfaca" fono servis foto de la Instituto por Sunfisiko / Svedio,
kiel baza materialo por la bildoj de ĉiuj aliaj astroj servis fotoj de la NSSDC Fotogalerio (NASA).
Bonvolu noti: La bildoj de ĉiuj objektoj ekstere de la Neptuna orbito estas fantazie elpensitaj de mi.