deutsch Esperanto    
Majstrodetektivo Konan

Komparo de la internaciaj eldonoj

Diverslingvaj eldonoj
Teksta ekzemplo en diversaj lingvoj
La nomoj de la ĉefaj personoj
Kinejaj filmoj kaj televida serio

Tio estas ne-komerca amator-retejo: La kopirajto por tutaj ilustraĵoj de "Majstrodetektivo Konan" apartenas al S-ro Gōshō Aoyama 青山剛昌 kaj al la eldonejoj rajtigitaj per li, precipe al K.K. Shōgakukan 株式会社 小学館 Tokio/Japanio.
Tiu paĝo videblas korekte nur se literfontoj por la japana, ĉina, taja, araba, ktp. skriboj estas instalataj.


■ La ĉefaj personoj ■

La heroo de tiu rakonto estas la 17-jara japana "gimnaziolernanto-majstrodetektivo" Ŝin-iĉi Kudō [jap: Kudō Shin'ichi], en sia ŝrumpita formo li nomiĝas Konan Edogaŭa [jap: Edogawa Konan] kaj portas okulvitrojn por ke neniu rekonu lin. Lia amikino Ran Mōri [jap: Mōri Ran] kaj sia patro, la mallerta detektivo Kogorō Mōri [jap: Mōri Kogorō], kaj la inventisto doktoro Hiroŝi Agasa [jap: Agasa Hiroshi], amiko de Ŝin-iĉi resp. Konan, estas post li la plej gravaj personoj de la tuta agado. Krome Konan amikiĝas kun tri gesamklasanoj en la elementa lernejo: Ajumi Joŝida [jap: Yoshida Ayumi], Genta Koĝima [jap: Kojima Genta] kaj Micuhiko Cuburaja [jap: Tsuburaya Mitsuhiko]. Ekde volumo 18 plie la mistera Aj Hajbara [jap: Haibara Ai] kuneiĝas al ili.

Ekde la komenco ĉeestas ankaŭ la diligenta ĉef-inspektoro Ĝūzō Megure [jap: Megure Jūzō] kaj la du ĝisostaj malbonuloj kun la kaŝnomoj Ĝino [jap: Jin] kaj Vodko [jap: Vokka]. Iom post iom la nombro de la daŭre reaperantaj personoj en la ĉirkaŭaĵo de Konan kreskas: la gepatroj de Ŝin-iĉi: Jūsaku Kudō [jap: Kudō Yūsaku] kaj Jukiko Kudō [jap; Kudō Yukiko], la patrino de Ran: Eri Kisaki [jap: Kisaki Eri], la amikino de Ran: Sonoko Suzuki [jap. Suzuki Sonoko], la amiko de Ŝin-iĉi: Heiĝi Hattori [jap. Hattori Heiji] kaj sia amikino Kazuha Tōjama [jap: Tōyama Kazuha], la mistera majstroŝtelisto Kaitō Kid [jap: Kaitō Kiddo], la geinspektoroj Ŭataru Takagi [jap: Takagi Wataru], Miŭako Satō [jap. Satō Miwako] kaj Ninzaburō Ŝiratori [jap: Shiratori Ninzaburō], ktp. ktp.

MANGAO / ANIMEO MANGAOANIMEO (TV)
japana: ¹ franca: nederlanda: germana: itala: angla/Usono: hispana:
Kudō Shin'ichi Shinichi KudoShinichi Kudou Shinichi KudoShinichi Kudo Jimmy KudoShinichi Kudo Bobby Jackson
Edogawa Konan Conan EdogawaConan Edogawa Conan EdogawaConan Edogawa Conan EdogawaConan Edogawa Conan Blazy
Mōri Ran Ran MouriRan MouriRan MoriRan Mori Rachel MooreRan Mouri Claudia Guzmán
Mōri Kogorō Kogoro MouriKogorou MouriKogoro MoriKogoro Mori Richard MooreKogoro Mouri Carlos Guzmán
Agasa Hakase docteur Agasaprofessor Agasa Professor Agasaprofessore Agasa Dr. Agasaprofesor Agasa profesor Cardillo
Ayumi,
Genta,
Mitsuhiko
Ayumi,
Genta,
Mitsuhiko
Ayumi,
Genta,
Mitsuhiko
Ayumi,
Genta,
Mitsuhiko
Ayumi,
Genta,
Mitsuhiko
Amy,
George,
Mitch
Ayumi,
Genta,
Mitsuhiko
Jessica,
Beto,
Jorgito
Megure Keibu inspecteur Maigretinspecteur Megure Inspektor Megureispettore Megure inspector Meguireinspector Megure inspector Vera

La nomoj de la plej gravaj personoj estis neŝanĝite transprenitaj en preskaŭ tutaj tradukoj - sed bedaŭrinde ne en tutaj: al la usonanoj (kaj al la hispanoj en la anime-filma versio) geherooj kun eksterlandaj nomoj sentiĝis malagrable, kaj pro tio ili iĝis renomitaj kiel "usonanoj" - kiu aspektas tute neadekvate. Ĉar kontraŭe al ĉinoj, kiuj ofte ŝatas uzi suplementan anglan nomon, japanoj en Japanio portas ekskluzive japanajn nomojn (nur la nomo "Konan" esceptas estante "artista nomo"), kaj la rakonto okazas do en Japanio. Cetere tiu renomigo okazis nur kun la ĉefaj personoj resp. "geherooj", ne kun la daŭre variantaj aliaj personoj, tio evidentigas la kaŝitan kulturan fermitkapecon:

La apostrofo en la japana nomo Shin'ichi preventu la nekorektan legadon kiel "Ŝi-ni-ĉi" - la korekta legmaniero estas: "Ŝin-iĉi".

En la japana transskribo "ō" signifas longan O; en la franca kaj hispana tradukoj la "ou" en Mouri frapas la okulojn - tio eble estas intenciita kiel transpreno de la japana Hiragana-skribmaniero, kie longa O fakte skribiĝas "ou". La hiko en tiu solvo estas ke france - alie ol en la japana - "ou" legiĝas kiel longa U kaj tial false: mi opinias ke la "ou" estis eraro de la franca tradukisto, kaj certaj alilandaj tradukistoj kuniris kun tio. En la franca eldono nekonsekvence nur "Mouri" skribiĝas kun "ou", la longe poste aperinta nederlanda eldono skribas ne nur "Mouri" kun "ou", sed konsekvence ankaŭ "Kogorou" kaj "Kudou" ...

Megure estas la japana elparolo de la nomo de la fama franca komisaro Jules Maigret [Ĵül Megre] (elpensinta de Georges Simenon), kaj ankaŭ aliaj nomoj enhavas aludojn al famaj personoj rilataj al detektivaj romanoj kiel ekz. doktoro Agasa, en kio la japana legmaniero de la persona nomo de Agatha Christie [Agasa Kristi] estas imitata.

MANGAO / ANIMEO
japana: ¹ korea: ¹ ĉina: ¹, ² mandaren-ĉina: ¹, ² kanton-ĉina: ¹, ²
工藤新一Ku-dō Shin-ichi 쿠도 신이치K'u-do Shin-i-ch'i 工藤新一 Gōng-téng Xīn-yī Gùng-tàng Sàn-yāt
江戸川コナン E-do-gawa Ko-na-n 에도가와 코난 E-do-ga-wa K'o-nan 江戸川柯南 Jiāng-hù-chuān Kē-nán Gòng-wu-chyùn Ò-nàam
毛利蘭Mō-ri Ran 모리 란Mo-ri Ran 毛利蘭 Máo-lì Lán Mòu-lei Làan
毛利小五郎Mō-ri Ko-go-rō 모리 코고로Mo-ri K'o-go-ro 毛利小五郎 Máo-lì Xiǎo-wǔ-láng Mòu-lei Síu-ńg-lòng
阿笠博士 A-gasa Haka-se 아가사 박사 A-ga-sa Bak-sa 阿笠博士 Ā-lì Bó-shì A-lāp Bok-si
歩美,
元太,
光彦
Ayu-mi,
Gen-ta,
Mitsu-hiko
아유미,
겐타,
미츠히코
A-yu-mi,
Gen-t'a,
Mi-ch'ŭ-hi-k'o
歩美,
元太,
光彦
Bù-měi,
Yuán-tài,
Guāng-yàn
Bou-méi,
Yùn-taai,
Gwòng-yin
目暮警部
 
Me-gure Kei-bu
 
 
메구레 경관
 
Me-gu-re Gyǒng-gwan
目暮警部
目暮警官
Mù-mù Jǐng-bù (China)
Mù-mù Jǐng-guān (Taiwan)
 
Muk-mou Gíng-gùn (Hongkong)
La kunigaj streketoj enmetitaj en la nomojn klarigu la rilaton de la vort-partoj al la literoj de la originala skribo.
En la korea transskribo la apostrofo indikas plifortigitan elparolon de konsonantoj, "ŏ" signifas "O malfermitabuŝe", kaj "ŭ" signifas "U larĝabuŝe".
En la ĉina transskribo la akcentoj indikas la intonacion. "x" elparoliĝas kiel Ŝ, "j" kiel Ĝ kaj "ch" kiel Ĉ.
En la kantona transskribo la malalta sono indikiĝas aŭ per substreko aŭ per postmetita "h": "Ò-nàahm" estas la samo kiel "Ò-nàam".


MANGAO / ANIMEO
japana: ¹ taja: ¹ vjetnama: sveda: finna:
Kudō Shin'ichi คุโด้ ชินอิจิ Kudō Chin-idji Shinichi Kuno Shinichi KudoShinichi Kudo
Edogawa Konan เอโดกาว่า โคนัน Ēdōgāwā KhōnanConan Edogawa Conan EdogawaConan Edogawa
Mōri Ran โมริ รัน Mōri RanRan Mori Ran MoriRan Mori
Mōri Kogorō โมริ โคโกโร่ Mōri KōgōrōKogoro Mori Kogoro MoriKogoro Mori
Agasa Hakase ดร. อากาซะ Dr. ĀgāsaTiến sĩ Agasa Doktor AgasaProfessori Agasa
Ayumi,
Genta,
Mitsuhiko
อายูมิ,
เกนตะ,
มิตซึฮิโกะ
Āyūmi,
Gēnta,
Mitchühiko
Ayumi,
Genta,
Mitsuhiko
Ayumi,
Genta,
Mitsuhiko
Ayumi,
Genta,
Mitsuhiko
Megure Keibu สารวัตร เมงูเระ Sārwadr MēgūreThanh tra Megun Kommissarie MegureKomisario Megure
En la japana kaj en la taja transskriboj longaj vokaloj indikiĝas per horizontalaj streketoj (ā, ē, ō, ū).

¹: En la japana, korea, ĉina, kaj taja lingvoj kiel en la ŝvaba kaj bavara dialektoj de la germana la persona nomo uziĝas post la familia nomo, sed nur en la japana, korea kaj ĉina lingvoj ankaŭ titoloj kiel "doktoro" aŭ "inspektoro" uziĝas post la familia nomo.

²: La nomoj skribiĝas en la ĉina kiel en la japana per la samaj ĉinaj simboloj, kiuj signifas la samo en ambaŭ lingvoj, sed tiuj identaj simboloj legiĝas diverse en la japana ol en la ĉina lingvo ... tial ekz. la japana nomo "E-do-gawa" legiĝas "Jiāng-hù-chuān" en la mandarena kaj "Gòng-wu-chyùn" en la kantona lingvo.
Oni devas konfesi ke la nomo "Konan" ne estas japana, sed angla, tial tiu nomo skribiĝas en Japanio per fonetikaj literoj, nekonataj en Ĉinio. Pro tio en la mandarena la du simboloj 柯南 "tigo*-sudo" kun la elparolo "Kē-nán" uziĝas anstataŭ la japanaj aŭ latinaj literoj. La skribmaniero de "Konan" kun tiuj du simboloj nun uziĝas idente en tuta Ĉinio, sed pro la diverseco inter la mandarena kaj la kantona elparolo Konan en Honkongo estas nun "Ò-nàam" ! Tio ne estas "renomigo", sed la neevitebla konsekvenco el la identa skribmaniero uzata en ĉiuj ĉinaj lingvoj.
(*: la ĉina simbolo 柯, legita en la mandarena "kē", inkluzivas la signifojn: tigo, pedunklo, stango, branĉo, prenilo, tenilo).


■ Pliaj lingvaj informoj ■

La japana originala titolo 名探偵コナン Meitantei Konan enhavas antaŭ la nomo "Konan" la vorton 名探偵 mei-tan-tei (= majstrodetektivo), kiu konsistas el la simbolo 名 mei (= nomo) signifante "namhava", "fama" resp. "majstro-simila", kaj la simboloj 探偵 tan-tei (= serĉi + rekonoski) signifante "detektivo". Do la korekta traduko de japana "Meitantei Konan" estas "Majstrodetektivo Konan", ne nur "Detektivo Konan"!

La tradukoj en la diversaj ĉinaj lingvoj kaj ankaŭ la tradukoj en la vjetnama, korea, taja, sveda kaj norvega lingvoj konservas tiun diferencon, dum aliaj tradukoj kiel la tradukoj en la franca kaj en la germana lingvoj degradas Konan iomete senrespekte al "detektivo",
vidu pri tio ankaŭ la diverslingvaj eldonoj de Majstrodetektivo Konan.

"Detektivo" skribiĝas ĉine kun du simboloj. En la norma ĉina dum la Tang-dinastio oni uzis la sinsekvon 探偵 "serĉi - rekonoski", kiu estas videbla ĝis nun en la japana, korea, kelkaj nunaj ĉinaj lingvoj kaj ankaŭ en la vjetnama - sed en la nuna norma ĉina lingvo la sinsekvo estas 偵探 (simpligita skribo: 侦探) "rekonoski - serĉi".

Kurioze sur la kovrilo de la Honkonga eldono tiuj du simboloj uziĝis laŭ la malnova resp. "japana" sinsekvo 探偵 (kantone "taam-jìng"), sed ĉe la speciala eldono inverse: 偵探 (kantone "jìng-taam").

Cetere en la originala mangao tiu en Japanio nekutima inversigo ankaŭ aperas - sed nur kiel ŝerca aludo kiel nomo de la lernejo de Ŝin-iĉi, la "Teitan-gimnazio", kaŝita en skribo kun tute aliaj ĉinaj simboloj (japane 帝丹高校 Tei-tan-kō-kō = "Teitan-altlernejo"). La franca eldono imitas tiun ŝercon kaj nomigas la lernejon de Ŝin-iĉi "lycée Tivedétec" (derivita de détec-tive).
La unua de la tri skribsignoj en la supre dekstraj ekzemploj signifas "nomo" resp. "nomhava" kaj uziĝas ĉi-tie kiel "fama",
do la tri skribsignoj kune signifas "fama detektivo" aŭ "majstrodetektivo".

Pri la titolo "inspektoro" en la mandarena mi volas rimarki ke en Ĉinio oni uzas kiel en Japanio 警部 (= mandarena "jǐng-bù" = japana "kei-bu"), sed en Tajvano, Honkongo kaj Koreio oni uzas alian duan simbolon: 警官 (= mandarena "jǐng-guān" = kantona "gíng-gùn" = korea 경관 "gyŏng-gwan"). La vorto 警官 (japana "kei-kan") uziĝas ankaŭ en Japanio, sed en Japanio tio signifas nur "(normala) policano", ne "sinjoro inspektoro".

Doktoro Agasa estas en la japana 阿笠博士 "Agasa hakase" (= D-ro Agasa), kaj tiele estas ankaŭ en la plejmultaj tradukoj. Nur en Germanio, Italio, Hispanio, Finnlando kaj Nederlando li "promociiĝis" je profesoro. Cetere lia japana nomo reprezentas japanan vort(simbol)ludon: la doktora titolo 博士 (= japane "haka-se" = koree "bak-sa" = mandarene "bó-shì" = kantone "bok-si") legeblas - NUR en la japana - kun identa skribmaniero ankaŭ kiel lia persona nomo "Hiroshi" (= "Hiro-shi").

Diverslingvaj eldonoj   Teksta ekzemplo en diversaj lingvoj   La nomoj de la ĉefaj personoj   Kinejaj filmoj kaj televida serio



AVIZO: Ĉiuj informoj en tiu retejo estas korektaj laŭ mia scio, sed estas donataj sen garantio.
Tio estas ne-komerca amator-retejo

Lingvo:   deutsch Esperanto ,   reen al la paĝo pri la Majstrodetektivo Konan
© Elmar Dünßer (Duensser)