deutsch Esperanto    
Majstrodetektivo Konan

Komparo de la internaciaj eldonoj

Diverslingvaj eldonoj
Teksta ekzemplo en diversaj lingvoj
La nomoj de la ĉefaj personoj
Kinejaj filmoj kaj televida serio

Tio estas ne-komerca amator-retejo: La kopirajto por tutaj ilustraĵoj de "Majstrodetektivo Konan" apartenas al S-ro Gōshō Aoyama 青山剛昌 kaj al la eldonejoj rajtigitaj per li, precipe al K.K. Shōgakukan 株式会社 小学館 Tokio/Japanio.
Tiu paĝo videblas korekte nur se literfonto por la japana skribo estas instalata.
Ekde 1994 la mangaa serio "Meitantei Konan" ["mejtantej" = majstrodetektivo], desegnita de Gōshō Aoyama [Gōŝō Aojama] aperas en la bone konata japana mangaa magazeno "Shōnen Sunday" - ĉiu semajno proksimume 16 paĝoj (= unu "dosiero"), kaj poste ĉ. 10-11 de tiuj dosieroj aperas kune kiel unu poŝlibro. La nombro de dosieroj de individua krima kazo varias.

Je la 12-a de aprilo 2019 aperis in Japanio la nova mangaa poŝlibro pri Majstrodetektivo Konan - la n-ro 96.

Tiele ĝis nun (aprilo 2019) aperis jam 96 poŝlibro-volumoj en Japanio (= 1025 dosieroj resp. 294 kompletaj kriminalaj kazoj kaj la komenco de la 295-a kriminala kazo, vidu suban tabelon), kaj la rakonto estas daŭrigonta.

Tiu detektiv-mangao elstaras pro la kompleksa interplektado de pluraj agadoj: la 17-jara majstrodetektivo Shin'ichi Kudō, ŝrumpita ekstere en 6-jaran "Konan" per enigma tokso, ne devas nur malkaŝi krimojn, sed samtempe zorgi ke neniu komprenu, ke estas li, kiu malkaŝis la krimojn. Krome li devas preventi ke sia ankaŭ 17-jara amikino Ran Mōri komprenu ke li, la malgranda Konan, en realo estas ŝia tuje malaperinta amiko Ŝin'iĉi, kiun ŝi daŭre serĉas. Kaj suplemente Konan estas serĉanta kaj la kriman sindikaton, kiu trinkigis al li la ŝrump-tokso, kaj la rilatan antitokson. Do multaj samtempaj taskoj por la plej malgranda homa majstrodetektivo, kiun la literaturo prezentis ĝis nun.

La japanaj originalaj dialogoj estas ampleksaj kaj defias tradukistojn; de tempo al tempo okazas ke la malkaŝo de kriminala kazo estas forte ligita al apartaĵoj de la japana skribo, lingvo aŭ kulturo, kaj la traduko povas nur nekomplete transigi la originalan logikon al alia lingvo. Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj tiu mangao estas sukcesego en multaj landoj.


Dosieroj kaj kriminalaj kazoj en la poŝlibro-volumoj (#):

#dosierokazo #dosierokazo #dosierokazo #dosierokazo #dosierokazo #dosierokazo #dosierokazo #dosierokazo
11-      9  1-  3▪ 210-    19  -    6▪ 320-    29  -    8▪ 430-    39  -  11▪ 540-    50  -  14- 651-    60  -  17- 761-    70  -  19- 871-    80  -  21▪
981-    90  -  24- 1091-  100  -  27- 11101-  110  -  30▪ 12111-  120  -  33- 13121-  130  -  36▪ 14131-  140  -  39- 15141-  150  -  42- 16151-  160  -  45-
17161-  170  -  49- 18171-  180  -  52- 19181-  190  -  55- 20191-  200  -  58- 21201-  211  -  61- 22212-  221  -  63▪ 23222-  231  -  66- 24232-  242  -  68▪
25243-  253  -  71- 26254-  263  -  74▪ 27264-  273  -  78- 28274-  284  -  81- 29285-  295  -  84▪ 30296-  306  -  88- 31307-  317  -  92- 32318-  328  -  95-
33329-  339  -  98- 34340-  350  -102- 35351-  361  -105- 36362-  372  -107- 37373-  382  -110- 38383-  392  -113▪ 39393-  403  -116▪ 40404-  413  -120-
41414-  424  -123- 42425-  435  -126- 43436-  446  -129- 44447-  457  -132- 45458-  468  -135- 46469-  479  -138- 47480-  480  -140▪ 48491-  500  -143-
49501-  510  -145▪ 50511-  521  -148- 51522-  532  -152▪ 52533-  543  -156▪ 53544-  553  -160- 54554-  564  -163- 55565-  575  -166▪ 56576-  586  -170▪
57587-  597  -174- 58598-  608  -176- 59609-  619  -179- 60620-  630  -182▪ 61631-  641  -186- 62642-  652  -189- 63653-  663  -192▪ 64664-  674  -196-
65675-  685  -199- 66686-  696  -203- 67697-  707  -206- 68708-  718  -209▪ 69719-  729  -213- 70730-  740  -215▪ 71741-  751  -217- 72752-  762  -221-
73763-  773  -224- 74774-  784  -227- 75785-  795  -230▪ 76796-  806  -233- 77807-  817  -236▪ 78818-  828  -239- 79829-  839  -241- 80840-  850  -245-
81851-  861  -248▪ 82862-  872  -252- 83873-  882♦-255- 84883-  893  -258▪ 85894-  904  -261- 86905-  915  -264- 87916-  926  -267- 88927-  937  -270-
89938-  948  -274- 90949-  959  -277- 91960-  970  -280- 92971-  981  -284- 93982-  992  -287- 94993-1003  -290- 951004-1014  -293- 961015-1025  -295-
971026-103x  -                     
▪ = la lasta kriminala kazo en tiu volumo hazarde finas kun tiu volumo, ♦ = plus ekstra "sekreta dosiero",
ruĝa skribo = ne jam aperinta en la librovendejoj.




Majstrodetektivo Konan - Speciala Eldono:

Suplemente al "Standarda Eldono" pri Konan verkita de Gōshō Aoyama ekzistas ankaŭ "Speciala Eldono" (jap: Tokubetsuhen 特別編), laŭ lando nomita ankaŭ "Speciala Versiono" aŭ "Mallongaj Rakontoj". Tiuj poŝlibroj kontenas mallongajn suplementajn aventurojn de Konan, kies rakontoj estas elpensita per la majstro mem, sed estas desegnita per siaj asistantoj. Tiuj eldonoj kaj aliaj specialaj Konan-eldonoj ne estas priskribita ĉi-tie.


FAKTETOJ:

Konan-stacio kaj Konan-trajno:
En decembro 2013 la stacio "Yura" en Hokueichō (gubernio Tottori) iĝis ornamita ene kaj fore kiel "Konan-eki" コナン駅, do kiel "Konan-stacio" (vidu la duonronda panelo super la eniro). Ekde tiam ankaŭ "Konan-trajno", lokomotiva vagono ornamita per Konan-motivoj, regule trafikas inter Tottori kaj Yonago (tra Yura).
Konan-ponto kaj Konan-muzeo:
Statueto de Konan sur la "Konan-ponto" en Hokueichō. Nur 700m de tie troviĝas la "Konan-muzeo" nomita "Aoyama Gōshō Furusato-kan" 青山剛昌ふるさと館, proksimume "Gōshō Aoyama hejmland-konstruaĵo" (angle: "Gosho Aoyama Manga Factory").
Tottori-sablodunoj-Konan-flughaveno:

Ekde marto 2015 la flughaveno Tottori portas la novan nomon "Tottori-sablodunoj-Konan-flughaveno": tiele la du plejkonataj vidindaĵoj de la gubernio Tottori - la sablodunoj kaj la "Konan-Urbeto" (angle: Conan Town, butikoj kaj muzeo) - estas reklamad-efike integrigita en la nomo de la flughaveno.
Fotoj supraj:
Dekoraciaĵoj en la flughavena terminalo
© Gōshō Aoyama, Shōgakukan.
Konan-artikloj:

En la vendejo ene de la Konan-muzeo kaj ankaŭ aliloke en Japanio vendiĝas multspecaj artikloj pri Majstrodetektivo Konan, de plastaj statuetoj ĝis ludkartoj kun Konan-motivoj.
 
Foto supra:
"Klaraj Ludkartoj", 52+2 ludkartoj faritaj el polivinil-klorido, produktita per Movic en Tajvano
© Gōshō Aoyama, Shōgakukan.
Konan-poŝtmarkoj:
En Japanio aperis Majstrodetektivo-Konan-poŝtmarkblokoj por kolektistoj. Tiujn blokojn oni videblas en la retejo de la
Japana Poŝto 日本郵便 "Nihon-Yūbin" (JP). La malnovaj blokoj kontenas 80-jeno-poŝtmarkojn (por normaj enlandaj leteroj):
Retligo:   Specialaj Konan-poŝtmarkoj 2006
Retligo:   Konan-poŝtmarkbloko 2006   Retligo:   Konan-poŝtmarkbloko 2009
La plinovaj poŝtmarkblokoj kontenas 82-jeno-poŝtmarkojn, ĉar impost-kresko 2014 plialtigis ankaŭ la poŝto-tarifojn:
Retligo:   Konan-poŝtmarkbloko 2014   Retligo:   Konan-poŝtmarkbloko 2017




AVIZO: Ĉiuj informoj en tiu retejo estas korektaj laŭ mia scio, sed estas donataj sen garantio.
Tio estas ne-komerca amator-retejo

Lingvo:   deutsch Esperanto ,   al la hejmpaĝo
© Elmar Dünßer (Duensser)